Kie estas Antekero? ¿Donde está Antequera?

Antekero (Antequera) estas komunumo en la hispana provinco Malaga en la regiono Andaluzio. Ĝi estas konata kiel “la Andaluzia koro” pro sia centra situo inter Malago (Málaga), Granado (Granada), Kordovo (Córdoba) kaj Seviljo (Sevilla). Ĝi famas interalie pro du grandaj bronzepokaj dolmenoj kaj la natura rezervejo “El Torcal”, inter la plej elstaraj karstaj areoj en Eŭropo. En 2015 Antequera havis 41 141 loĝantojn.

La urbo situas je 45 km el Malago, 115 km el Kordovo, 160 km el Seviljo kaj 102 km el Granado. Ĝi estas tre bone konektita per aŭtoŝoseo kaj rapidaj trajnoj.  Gravaj flughavenoj situas proksime en Malago kaj Seviljo. Ankaŭ inter Antekero kaj Granado estas flugaveno por malmultekostaj flugoj.

Anteq_Andaluziastelo20kongrs

Advertisements