Esperanto kaj Naturo: Ĉielo kaj Tero

Antekero (Antequera) Hispanio

de la 29-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro 2016

La Dolmenoj de la urbo Antekero (Malago), agnoskitaj Heredan Havaĵon de la Homaro!

La ĉefa temo de la kongreso estas “Esperanto kaj Naturo: Ĉielo kaj Tero”, cele al aplikado de la internacia lingvo al la studo de la naturaj sciencoj en tia taŭga kadro de Antekero, kie troviĝas tiaj belaj kaj interesaj lokoj kiel “El Torcal” (dolinaro), aŭ la tiom grava instalaĵo por la studado kaj disvastigado de la astronomio kiel la Observatorio Torcal. Paralele al la ĉefa temo okazos aliaj agadoj pri la disvastigo de la esperanta lingvo, kulturo kaj literaturo. Ankaŭ estos prezentataj novaj instruaj helpiloj.

Krome la urbo Antekero havas nenombreblajn turismajn allogaĵojn, kiujn povos ĝui la kongresaj partoprenantoj alvenontaj de Andaluzio, de aliaj regionoj aŭ eĉ el eksterlando. La gravaj megalitaj restaĵoj Menga, Viera kaj Romeral donas unikan ŝancon por pli konatiĝi pri niaj originoj. Same tiel la Alkazabo, la impresa renesanca Kapitula Kirko, la belegaj barokaj preĝejoj aŭ palaco-domoj, kaj la Muzeo de la urbo helpos nin koni la historion kaj la nunon de Antekero.

stelo20kongrs

 

El tema principal del congreso es “Esperanto y Naturaleza: Cielo y Tierra”, con el objetivo de aplicar la lengua internacional esperanto al estudio de las ciencias naturales en un marco tan adecuado como el de Antequera, donde es posible encontrar parajes naturales de gran interés como El Torcal o una instalación tan interesante para el estudio, la difusión y la divulgación de la Astronomía como el Observatorio Astronómico del Torcal. Paralelamente al tema principal del Congreso, se celebrarán otras actividades centradas en la difusión del esperanto, su cultura y su literatura, así como se presentarán nuevos recursos educativos para ayudar en su aprendizaje.

Además la ciudad de Antequera ofrece innumerables atractivos turísticos que pueden disfrutar los participantes en el Congreso, vengan de Andalucía o de otros lugares de España y del extranjero. Los importantes yacimientos megalíticos de Menga, Viera y el Romeral ofrecen una oportunidad única para acercarse a nuestros orígenes, así como la Alcazaba, la imponente Colegiata renacentista, las bellísimas iglesias barrocas o las casas palacios y el Museo de la ciudad nos permitirán conocer la historia y el presente de Antequera.

Asociacion Andaluza de Esperanto A E U,       Hispana Esperanto-Federacio,
Universala Esperanto Asocio

Subskribu peticion por agnoski Esperanton / angle